Advertisement · 728 × 90
#
Hashtag
#taglibro
Advertisement · 728 × 90

Kaj nun mia edzino kaj ŝia fratino butikumas, kaj mi matenmanĝas ĉokoladan panon kaj trinkas kafon sur la teraso de kafejo. Mi aŭdis kelkajn birdojn, merlojn kaj ankaŭ mian favoritan turfalkon ! Bonan dimanĉon al vi ! 2/2

#taglibro #Maroko #printempo #lang_eo

0 0 0 0
Homoj irantaj al Moskeo sub la pluvo.

Homoj irantaj al Moskeo sub la pluvo.

Kato kaŝita sub lana kovrilo.

Kato kaŝita sub lana kovrilo.

Granda maroka kuskuso por 8 personoj.

Granda maroka kuskuso por 8 personoj.

Hieraŭ finiĝis la monato de Ramadano en Maroko surprize, ĉar ni atendis la finon por sabato. Pluvis la tutan nokton kaj ankaŭ ĉi-matene. Mi ellitiĝis frue, kaj vidis homojn en strato irantajn al la moskeo pro la festa preĝo. Malgraŭ la pluvo, mi sukcesis […]

[Original post on esperanto.masto.host]

2 0 0 0
Vespermanĝo kun vianda sandviĉo, terpomfingroj, supo, karotoj kun oranĝsuko, kukumoj kun ajlo kaj freŝa fromaĝo, kaj kelkaj dolĉaĵoj

Vespermanĝo kun vianda sandviĉo, terpomfingroj, supo, karotoj kun oranĝsuko, kukumoj kun ajlo kaj freŝa fromaĝo, kaj kelkaj dolĉaĵoj

Hieraŭ estis la 16-a tago de Ramadano. Ekde kelkaj tagoj, la malvarmo revenis. Hieraŭ, ni havis 15 celsiajn gradojn, kiam mi kuris antaŭ la fastorompiĝo. Mi kuris 10 kilometrojn dum unu horo kun amiko. La vetero estis suna. Ni kuris sur monteto en […]

[Original post on esperanto.masto.host]

5 0 1 0
Original post on esperanto.masto.host

Lastan nokton, mi revis pri esperantaj konveno kaj konkurso, kiun gajnis japanuloj, pri la maŝino de Turing en la ludo Mineklonia kaj pri kantantaj krokodiloj dum la esperantista evento, kie partoprenantoj parolas pri la signifo de la verbo "krokodili". Hieraŭ vespere, mi spektis la filmon "Lyle […]

0 0 0 0
Malgranda strato en la kvartalo Maarif de Kazablanko. Skoteroj, motorcikloj kaj malantaŭ vendisto de oranĝa suko en la strato.

Malgranda strato en la kvartalo Maarif de Kazablanko. Skoteroj, motorcikloj kaj malantaŭ vendisto de oranĝa suko en la strato.

Legomaj vendisto en la angulo de stratoj kaj librovendejo kun vendotablo de libroj Korano pro la Ramadano.

Legomaj vendisto en la angulo de stratoj kaj librovendejo kun vendotablo de libroj Korano pro la Ramadano.

Malnova kamioneto DKW F1000 antaŭ la pordo de bandomo "hammam". Dekstre estas la eniro de la banejo por viroj.

Malnova kamioneto DKW F1000 antaŭ la pordo de bandomo "hammam". Dekstre estas la eniro de la banejo por viroj.

Ŝildo de la parko de la ciklodromo kaj palmarboj.

Ŝildo de la parko de la ciklodromo kaj palmarboj.

Hodiaŭ estis la tago por aĉeti manĝaĵojn en la kvartalo. Ni ekiris el la domo je la komenco de la posttagmezo. Mi tre ĝuis la etoson en la etaj stratoj. Multaj homoj ankaŭ marŝis por fari provizojn. Iuj vendis oranĝan sukon, panojn kaj patkukojn de la […]

[Original post on esperanto.masto.host]

2 0 0 0
Maroka vespermanĝo por la unua tago de la Granda Festo.

Maroka vespermanĝo por la unua tago de la Granda Festo.

La monato de Ramadano komencis hodiaŭ en Maroko. Post la unua tago de fasto, ni vespermanĝis panitan meleagraĵon, salaton de kukumoj kaj olivoj, supon de legomoj, vermiĉeloj kaj salikokoj, raspitajn karotojn en oranĝa suko, daktilojn kaj marokan […]

[Original post on esperanto.masto.host]

1 0 0 0
Per feltkranonoj Pitt Penn

Per feltkranonoj Pitt Penn

La temo por januaro estis "jaro de la fajra ĉevalo"

#taglibro

5 0 0 0
la temo estas kristnaskaj mielkukoj

la temo estas kristnaskaj mielkukoj

Mi iel finis kalendaron kvankam mi devis labori 11 horojn hodiaŭ

#taglibro

6 0 0 0
Parko de la biciklokurejo, kie homoj kuras aŭ marŝas

Parko de la biciklokurejo, kie homoj kuras aŭ marŝas

Homoj promenantaj laŭ la esplanado, ĉe la Moskeo Hasano la Dua.

Homoj promenantaj laŭ la esplanado, ĉe la Moskeo Hasano la Dua.

La marbordo sub la vespera suna lumo apud la Lumturo El Hank.

La marbordo sub la vespera suna lumo apud la Lumturo El Hank.

Mia skutilo en la malfono, kun la Lumturo kaj la sunsubiro en la fono.

Mia skutilo en la malfono, kun la Lumturo kaj la sunsubiro en la fono.

Hodiaŭ estis feria tago en Maroko pro la historia evento nomata la Verda Marŝo. Dum tiu evento en 1975, ĉirkaŭ 350 000 homoj marŝis el Maroko al la Hispana Saharo.

Ĉi-matene mi kuris en la parko de la biciklokurejo kaj trejnis per la eksteraj sportiloj […]

[Original post on esperanto.masto.host]

1 2 0 0
Vejnoj de pluvo sur vitro de trajno

Vejnoj de pluvo sur vitro de trajno

Vejnoj de pluvo
sur la vitro
aŭtonaj koloroj
sub la griza
ĉielo

tra la pejzaĝo
ni esploras
senmove
aliajn mondojn
aliajn foliojn
aliajn memorojn

ĉiam vojaĝante
ni trairas
sole
kaj nenion
ni bezonas

tra la ekzisto
tra la tempa fluado
ni movas
senposede […]

[Original post on esperanto.masto.host]

2 2 0 0
kalendaro & spurilo por tagaj kutimoj. La Temo estas Haloveno

kalendaro & spurilo por tagaj kutimoj. La Temo estas Haloveno

Mia kalendaro por oktobro. Ĝi ne tute plaĉas al mi. Per markiloj Pitt Pen.

#taglibro

5 0 1 0
Original post on esperanto.masto.host

Teroj okraj
sekaj
akraj aromoj
de incenso kaj rosmareno

neniu celo
povos rompi
niajn elektojn

la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj ni fieris

fratoj en filigrano

sub la kupolo
ŝirmitaj kontraŭ fajro
falantaj demonoj

amara spuro sur la palato

la forto de la spirado
kontraŭ niaj delikataj […]

0 0 0 0

Mi ne memoras, kion mi volis afiŝi hieraŭ. Espereble tio ne estis io grava aŭ interesa 😅

Ĉiuokaze neĝo tamen ne degelis. Vintro oficiale venis!

#lang_eo #taglibro #vetero

1 0 0 0