Kaj nun mia edzino kaj ŝia fratino butikumas, kaj mi matenmanĝas ĉokoladan panon kaj trinkas kafon sur la teraso de kafejo. Mi aŭdis kelkajn birdojn, merlojn kaj ankaŭ mian favoritan turfalkon ! Bonan dimanĉon al vi ! 2/2
#taglibro #Maroko #printempo #lang_eo
Ŝafoj inter arboj je monteto en Tubingeno
BONVENON #PRINTEMPO !
Belas la ŝafaro je la monto kaj la arboj en #Tubingeno.
#naturo #nature #spring #sheep #esperanto #lang_eo #Tübingen #BadenWurttemberg
Sabla vojeto inter uleksoj arbustoj. Oni povas vidi multe da flavaj floroj. La ĉielo estas griza kaj nuba.
Hodiaŭ mateno la arbaro estis plena da sentoj. La odoro de pina, floroj kaj petriĥoro, la gustumo de pluvo kaj printempo, la sono de birda kanto kaj la krio de la unua kukolo de la jaro. La vidaĵoj de la novaj folioj kaj floroj kaj la sento de la vojeto sub la rado.
#unuciklo #arbaro #printempo
Rozkoloraj kaj blankaj floroj antaŭ kaj malantaŭ blua, ligna ĝardenbarilo
#PRINTEMPO
...alvenas...finfine
Ĝoju kaj ĝuu!
#esperanto #lang_eo #photography #nature #spring #Tubingeno #tubingen
#printempo #tilala
youtu.be/OOw3jLvBF2A