Advertisement · 728 × 90
#
Hashtag
#ludoj
Advertisement · 728 × 90

Laŭ la komentoj leĝoj, aldonitaj en la ludon «Travivante Marson: Relanĉita» [Surviving Mars: Relaunched], ne faras ion ajn interesan. Plej verŝajne ili eĉ malhelpas, do pli sencas malŝalti ilin 😆

#lang_eo #ludoj #Travivante_Marson

0 0 0 0

Mi volas legi esperantlingvajn bitromanludojn. Eble eĉ traduki… iam 😺☕

#lang_eo #ludoj #romanludoj

0 0 0 0
Original post on gts.skobk.in

[Malkaŝaĵo al la fino de unu vojo de Uljano]

En la fino de unu vojo de Uljano de «Sep tagoj de somero» (modifaĵo de «Senfina somero») la ĉefheroo diras al ŝi: «Mi timas vekiĝi tie, kie vi ne estas», kaj aldone pensas: «Mi timas vekiĝi tie, kie vi neniam ekzistis». La sceno forte impresis min! […]

0 1 0 0
Original post on gts.skobk.in

[La vojo de Samanto de Senfina somero]

Kiu ĉi tie, post du «provaj» finoj kun leteroj, tuj ŝaltas tunelan vidadon al la bona fino de la vojo de Samanto? Mi ja!

La unua duono estas vigla, krom la tago kun versaĵoj, pro kiuj mia kapo ekdoloris, tamen mi simple ne ŝatas versaĵojn 😅 Sed la dua… […]

0 0 0 0
Original post on gts.skobk.in

[Senfina somero (rezultoj); enhavas malkaŝaĵojn pri preskaŭ ĉio]

Mi skribas la pensojn senprokraste. Dume sen modifaĵoj de la ludo.

1. Simono, alia Simono, ena Simono, Supersimono. Komprenite (^ ^)'
2. Ofte Simono mem estas sia propra malica Buratino. Nenio antaŭsignas ion malbonan, tamen […]

0 1 0 0
Original post on gts.skobk.in

# Senfina somero

Dum vi priploradis someron, mi jam dum kelkaj tagoj legas Senfinan someron. Unuafoje. Do ĉe me la somero ankoraŭ ne finiĝis.

Entute ĝi estas nemalbona, 4/5. Mi ne scias, ĉu ĝi havas grandan finon, kiu ŝanĝos mian opinion, sed ni ekvidos.

Kio ne plaĉas al mi? Epilogoj. Tamen […]

0 1 0 0

Freneza rido de Ombra Labris’ plaĉas al mi. Ĉu vi ne bezonis tiun informon? Bedaŭrinde vi jam eksciis! 🤭

#lang_eo #ludoj #Aspekto

0 0 0 0
Bildo de anglalingva bitludo [StarCrawlers]. Granda vermo, kiu estas nomata [Muad’Dib], diras: KORRRRR!

Bildo de anglalingva bitludo [StarCrawlers]. Granda vermo, kiu estas nomata [Muad’Dib], diras: KORRRRR!

Ho, mia KORRRRR! :blobcattilt:

#lang_eo #ludoj #starcrawlers

0 0 0 0
Mallonga versio de la ludo.

Mallonga versio de la ludo.

Longa versio de la ludo.

Longa versio de la ludo.

Mi bezonas oficialan vorton por la ludo «triktrako». En la rusa [нарды] povas esti longaj kaj mallongaj. Ankaŭ mi ne certas, ĉu triktrako povas esti longa kaj mallonga, aŭ ĉu triktrako estas nur mallonga versio de la ludo? 🤔

// Bildoj el wikipedia.org.

#lang_eo #vortoj #ludoj #esperanto

1 0 2 0