Nekompreneble, ke ekzistas eta siluo, sed ne la granda!
#lang_eo #vortoj #sensencaĵoj
Mi supozas, ke mi povus uzi la vortojn «patro» kaj «frato» por «virpatro aŭ patrino» kaj «virfrato aŭ fratino» en la sama maniero, kiel mi uzas la vorton «kato» por «virkato aŭ katino», tamen mi ne faras tion, ĉar tio plej verŝajne konfuzus kunparolantojn 😼
#lang_eo #vortoj #Esperanto #pensoj
Vesperan teon. Ĉu jes? Jes! Mi ankaŭ havas marmeladon, kiu tamen estas nek mara, nek mela!
#lang_eo #manĝaĵo #vortoj
👎 apo
👍 programo
🐱☕
#lang_eo #vortoj #Esperanto
En la rusa lingvo la vortoj «ke» kaj «kio» estas [что], do komence mi ofte aŭtomate uzis la vorton «kio» anstataŭ «ke» 😅
#lang_eo #la_rusa_lingvo #Esperanto #vortoj
@vortoj_eo@toot.dusepo.co.uk 🔗 toot.dusepo.co.uk/users/vortoj...
-
Melongeno #Esperanto #Vortoj
Non lo fo per piacer mio:
Melonoj #Esperanto #Vortoj
toot.dusepo.co.uk/@vortoj_eo/1...
Mallonga versio de la ludo.
Longa versio de la ludo.
Mi bezonas oficialan vorton por la ludo «triktrako». En la rusa [нарды] povas esti longaj kaj mallongaj. Ankaŭ mi ne certas, ĉu triktrako povas esti longa kaj mallonga, aŭ ĉu triktrako estas nur mallonga versio de la ludo? 🤔
// Bildoj el wikipedia.org.
#lang_eo #vortoj #ludoj #esperanto